Ensendi kontribuon

Ensendi kontribuon elektronike

Ĉu vi jam havas uzantnomon kaj pasvortoj por Scienca Revuo?
Ensaluti

Ĉu vi bezonas uzantnomon kaj pasvorton?
Registriĝi

Vi devas esti ensalutinta por ensendi kontribuon kaj kontroli la progreson de via kontribuo.

 

Gvidlinioj por verkantoj

Artikolo-amplekso: Inter 3 kaj 10 paĝoj A4.

Artikolo-stilo: Via artikolo estu legebla ankaŭ de kompetentaj homoj el aliaj fakoj. Ĝi ne referencu nur al viaj propraj verkoj kaj atingoj: se jam ekzistas materialo pri la sama aŭ analoga temo, vi menciu ĝin kaj laŭbezone kritiku ĝin.

Artikolo-formo: Akceptotaj estos komputilaj formoj .odt, .doc, .docx. Vi ankaŭ povas sendi .tex-dosieron. Se vi intencas tion, bonvolu petu de la redaktito (redaktisto@scienca-revuo.info) .cls dosieron kaj ŝablonon. Bonvolu ne sendi PDF-dosieron.

Artikolo-enhavo (steleto indikas devigan parton):

  • Titolo
  • Subtitolo
  • Nomo de aŭtoro (persona nomo minuskle kaj familia nomo majuskle; bonvolu indiki tiujn nomojn en la tradicia sinsekvo de via kulturkomunumo)
  • Resumeto (por indeksado, inter 50 kaj 100 vortoj)
  • Kapvortoj (por indeksado, de 2 ĝis 5 vortoj)
  • Indiko de kodo el Universala dekuma klasifiko (por indeksado,  uzu almenaŭ 2-ciferan indikilon laŭ la listo ĉe http://www.udcc.org/udcsummary/php/index.php?lang=eo&pr=Y)
La artikolo havu strukturon, ekzemple:
  • Enkonduko
  • Ĉefa parto de artikolo, kun pluraj (titolitaj) sekcioj
  • Konkludo
  • Bibliografio/LiteraturlistoGlosareto (se vi verkas glosareton, ĝi enhavu minimume klarigojn, prefere difinojn de la esprimoj; se vi volas vi povas indiki esprimojn ekvivalantajn en via gepatra lingvo)
  • Kelkaj vortoj pri vi (maksimume 5 linioj)

 

Noto pri kopirajto

Ĉiuj artikoloj estos publikigitaj laŭ la kondiĉoj de Krea Komunaĵo BY-ND: http://creativecommons.org/licenses/by-nd/4.0/deed.eo

Aŭtoroj, kiuj ensendas novajn artikolojn aŭtomate konsentas publikigon laŭ CC-BY-ND. Aŭtoroj, kiuj malkonsentas republikigon de siaj antaŭaj kontribuaĵoj al SR laŭ CC-BY-ND turnu sin al problemoj@scienca-revuo.info.