Bonvenon al la arkivo de Scienca Revuo

La aktuale ne aperanta revuo de ISAE

Informoj

La Internacia Scienca Asocio Esperanta dum multaj jaroj eldonis la revuon "Scienca Revuo". Dum multaj jaroj en ĝi aperadis fakaj artikoloj en Esperanto.

Bedaŭrinde tiu laboro fariĝis pli kaj pli malfacila, ĉar kaj la legantaro kaj la aŭtoraro draste ŝrumpis. Tial nuntempe la revuo ne plu aperadas.

En tiu ĉi arkivo haveblas preskaŭ ĉiuj artikoloj aperintaj en la Scienca Revuo ekde la jaro 1949 ĝis 2015. Temas ĉefe pri de papere skanitaj PDF dosieroj. La plej novaj jaroj ekde 2012 estas originalaj PDF dosieroj.

Tiu ĉi retejo estas multe pli simpla ol la malnova, ĉar ĝi ne okupiĝas pri publikigado kaj redaktado de novaj eldonoj. La malnova fine estis tro kompleksa kaj tro malfacila por administri, ĉar ĝi uzis intertempe eksmodernan teknologion. Ĝisdatigoj fariĝis pli kaj pli malfacilaj kaj finfine neindaj.

Uzado

Eblas foliumi en la arkivo laŭ jaraj volumoj kaj laŭ aŭtoroj. Klakante aŭtoran nomon oni venas al paĝo montranta ĉiujn artikolojn de la koncerna aŭtoro.

Krome eblas serĉi laŭ titolo kaj resumo, kaze ke la resumo estas maŝinlegeble disponebla. Tio validas nur por la jaroj post 2012. Serĉi laŭ aŭtoroj eblas en la paĝo de aŭtoroj uzante la enpaĝan serĉilon de la retumilo.

Estonteco

Interesitoj kiuj volas plibonigi la retejon aŭ eĉ revivigi la Sciencan Revuon skribu al retejo@scienca-revuo.info.