Artikolo

La japana karakterizita kiel kernvortolasta lingvo: Kontraŭaj sintagmstrukturoj el japana klasika literatura lingvo

63,229 (2013)

Resumo

La principo de kernvorto-parametro de la teorio pri principoj kaj parametroj de Chomsky-a genera gramatiko kondiĉas, ke kernvorto aŭ antaŭvenas aŭ postvenas komplemen-ton. La japana estas ĝenerale karakterizita kiel la kernvorto-lasta lingvo. Tiu ĉi artikoloprezentas ekzemplajn sintagmojn, kiuj kontraŭas tiun ĉi karakterizadon. La sintag-moj estas tiuj, kiuj estis uzitaj en japana klasika literatura lingvo kaj ne ĉiam enhavaskernvorton laste en sintagmo sed intermetite inter du apartaj sintagmoj, kiuj ambaŭmodifas la kernvorton. La ekzisto de tia sintagmstrukturo ĵetas dubon al la principo dekernvorto-parametro, kiu postulas konsekvencan fiksadon de parametro, aŭ kernvorto-unuan aŭ kernvorto-lastan.<br />

plenekrane