Artikolo

Graveco de proteinadsorbado al surfacoj

65,232 (2015)

Resumo

<p class="Standard">Proteinoj estas gravaj eroj de la vivantaj organizoj. Ili estas ĉiuj konstruitaj de L-amino acidoj, tamen iliaj funkcioj tre varias en la organizoj. Ili estas relative stabilaj, sed povas malstabiliĝi kaj sekve denaturiĝi pro diversaj cirkonstancoj. El tiuj cirkonstancoj pluraj faktoroj estas jam bone konataj, tamen la efiko de surfaco estas daŭre multe esplorata. Proteinoj ofte adsorbiĝas al surfacoj, kaŭzante plurajn problemojn, aŭ male, solvojn. Tial bona kontrolo de proteinadsorbado al surfacoj estas ege bezonata.</p>

plenekrane