Artikolo

Chomskya Minimumisma Programo ne kvalifikiĝas kiel naturscienco

65,232 (2015)

Resumo

Chomsky-a Minimumisma Programo pli kaj pli emfazas biolingvistikan realismon, asertante ke iuj aŭ aliaj aspektoj de la teorio respondas al objektoj aŭ biologiaj aŭ fizikaj.  Tiu ĉi realismo kondukas samskolanojn karakterizi la Minimumisman Programon kiel natursciencon.  La nuna artikolo ĵetas dubon kontraŭ tiu realismo kaj elstarigas alian realismon kiun Chomsky alprenis mallongan tempon en la komenco de sia genera entrepreno.  Tiu ĉi realismo rigardas tiujn objektojn, kiujn Chomsky nun konsideras ontologie kiel biologiajn aŭ fizikajn, nur kiel hipotezajn konstruojn kiuj estas materie vakaj.  La artikolo konkludas ke ĉar la nuna Minimumisma Programo estas konstruitaj el hipotezaj konstruoj, ĝi ankoraŭ ne atingas la nivelon kvalifikiĝi kiel naturscienco.

plenekrane