Artikolo

Netrafa apliko de Gavagaia problemo al infana lernado de vortoj

64,230 (2013)

Resumo

<p>Psiĥologoj esplorantaj la problemon de infana lernado de vortoj ofte mencias Gavagai-an problemon prezentitan de Quine (1960) pri la nekomprenebleco de vortoj. La mencion ili faras pro tio, ke ili trovas en la du problemoj propraĵon strukture saman, nome, kiamaniere oni povas atingi la signifon de vorto. Tiu ĉi artikolo asertas, ke la du problemoj estas esence malsamaj je naturo. La problemo por infanoj estas propre psiĥologia, dum tiu por lingvisto aperanta en Gavagai-a problemo estas propre logika. Lerni vortojn estas atingebla nur pere de kategorigo de diverspecaj objektoj aŭ eventoj. Kontraŭe, la naturo de Gavagai-a problemo ne permesas kategorigon kaj sekve ne ebligas lernadon de vortoj. Ne okazas Gavagai-a problemo en la situacio, en kiu infanoj lernas vortojn. La mencio al Gavagai-a problemo do estas netrafa.</p>

plenekrane