Artikolo

Prezento de l’EPA kaj la DHA kaj ilia rolo en la prevento de kardiovaskulaj eventoj

64,230 (2013)

Resumo

<p>Ekde la malkovro en 1978, ke la inuitoj mortis malpli ol la eŭropanoj pro kardiovaskulaj patologioj, multaj studoj esploras la rolon de polinesaturitaj grasaj acidoj kaj pli specife de la ω-3 en la prevento kaj kuracado de la kardiovaskulaj patologioj. Kvankam nia kompreno de la meĥanismo kreskas, la reala graveco de tiaj grasaj acidoj estas ankoraŭ forte debatata. La celo de tiu ĉi artikolo estas detale prezenti la ĉefajn ω-3 acidojn, nome eikozapentaenoika acido (EPA) kaj dokoheksaenoika acido (DHA), kaj ilian rolon.</p>

plenekrane