Artikolo

Dinamismo de la kreskanta tero

64,231 (2014)

Resumo

<p><strong>Resumo: </strong><strong> </strong>Mi estis konkludinta ke la dinamismo de la tero ne fontas el la mantelo, sed el la nukleo. Mi engaĝiĝis per esplorlaboro por evidentigi ĉi tiun kaŝitan realon. La argumentado de ĉi tiu realo instigis min kompili mian teorion de la Tero generanta energion, kreskanta kaj evoluanta, ekde la origino, pro la superdensa transformebla kerno de la nukleo. Per tiu teorio unueciĝas la divergaj direktoj de la hipotezoj moveblismaj de la globala tektoniko. Des pli, ĉi tiu transformado estas proceso nuklosinteza; la elementaj kaj troelementaj eretoj liberigitaj de la superdensa stato, formas plasmon, radiadon kaj rekonstruktiĝas je formo atomo-molekuleca de la materio. Certa maso de la eretoj, liberigita kaj rekonstruita je formo atomo-molekuleca okupas volumon multoble pli kaj kaŭzas la kreskon de la Tero deinterne. Sekve, pruviĝas ke la nukleo ne estas inerta maso je fero kaj nikelo “falinta en la fundo”, sed kosma dinamika objekto lokita kiel energitika centro de la Tero ekde la proceso de la formiĝo de la planeda sistemo. Ĉi tie en la artikolo estas integritaj dhe eksplicitaj resume la premisoj de mia teorio publikigita kiel libron kaj artikolojn.</p>

plenekrane