Artikolo
Nova rubriko serĉas aŭtorojn
63,228 (2012)
Resumo
La Scienca Revuo strebas esti vasta revuo pri sciencoj esperantlingva. Sed ne nur aperos en ĝi sciencaj artikoloj en Esperanto – tamen la sciencaj artikoloj estas la plej grava enhavrubriko. Alia rubriko estas tiu ĉi, kiu celas prilumi la rilatojn inter scienco kaj Esperanto. Ĉar ankoraŭ ne estas sciate, ke nun ekzistas tiu ĉi rubriko en la Scienca Revuo sekvos nun eta artikolo, por klarigi, kio en tiu rubriko aperu.
plenekrane