Artikolo

Ĉifrado pli kaj pli grava

64,230 (2013)

Resumo

<p>En la pasintaj jardekoj la reta komunikado iĝis la plejgrava formo de long-distanca komunikado. Pri telefono kaj telefonnumoroj, ni eble rakontos al niaj nepoj kiel niaj geavoj nuntempe rakontis pri la permana konektado de telefonligoj fare de la “ĉarma fraŭlino”. En la nuna tempo ni komunikas per retmesaĝo aŭ aliaj retaj transportiloj. Se ni volas rekte babili, ni uzas retan elefonsistemon. Ankaŭ por stoki datumojn ni uzas elektronikajn rimedojn. Ni ofte eĉ stokas ilin ekstere de niaj propraj loĝejoj, ĉar iu ofertas al ni la eblon, atingi niajn datumojn tie stokitajn de ĉie ajn. Ĉu niaj datumoj en elektronika formo fakte estas sekuraj? Ĉu iu tria ersono eble povas legi niajn privatajn mesaĝojn foje eĉ intimajn? Ĉu eble iu tria persono falsas mesaĝon senditan aŭ ricevotan? Kiel ni povas esti certaj, ke retmesaĝo vere venis de la indikita sendinto? En la pasinta jaro montriĝis ke la sekretaj servoj stokas niajn komunikajn datumojn kaj eble uzos ilin poste por ankoraŭ ne konataj celoj.</p><p>Ja ekzistas teknologioj por solvi ĉiujn tiajn problemojn. Oni nur devas koni kaj uzi ilin. Por tio tiu ĉi artikolo pledas klarigante la principojn kiujn oni konu por uzi la rimedojn.</p>

plenekrane