Artikolo

Nevalideco de la demalsupresuprena derivo en la Minimumisma Programo de Chomskya genera gramatiko

63,228 (2012)

Resumo

Chomsky-a Minimumisma Programo, kontraŭe al la antaŭaj versioj de  lia genera gramatiko, alprenas la teorion derivi sintagmojn kaj  frazojn en la de- malsupre-supren-a maniero.  Tiu ĉi artikolo  ekzamenis la teorion el la psiĥologia kaj lingvoteoria vidpunktoj.  La psiĥologia ekzameno sugestas, ke la teorio ne povas klarigi la  psiĥologiajn donitaĵojn observitajn unuflanke en komprenado de  paroloj, inkluzive de la fenomeno de sakstrato kaj aliflanke en  produktado, inkluzive de eraroj okazintaj surlinee.  La  lingvoteoriaekzameno sugestas, ke la teorio enhavas en si seriozajn  memkontraŭecojn kiuj riskus la teorion mem, precipe en la senco ke  antaŭ ol la derivo komenciĝas, finiĝas jam la plenforma derivo de  sintagmoj kaj frazoj, kvankam latente.

plenekrane